Kuch Kuch Hota Hai

Kuch Kuch Hota Hai
filmo
Originala titolo कुछ कुछ होता है
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 1998, 25 feb. 2005
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia dramo, komedia filmo
Kameraado Santosh Thundiyil
Reĝisoro(j) Karan Johar
Produktisto(j) Yash Johar • Hiroo Johar
Scenaro Karan Johar
Filmita en Ooty
Loko de rakonto Barato
Muziko de Jatin–Lalit
Rolantoj Shahrukh Khan • Kajol • Rani Mukerji • Salman Ĥan • Farida Jalal • Anupam Kher • Reema Lagoo • Himani Shivpuri • Johnny Lever • Sana Saeed
Produktinta firmao Dharma Productions
Honorigoj Filmfare Award for Best Film • Zee Cine Award for Best Film
IMDb
vdr

Kuch Kuch Hota Hai ankaŭ konata kiel KKHH, estas barata romantika drama filmo aperita en Barato kaj Unuiĝinta Reĝlando la 16an de oktobro 1998. Ĝi estis verkita kaj reĝisorita de Karan Johar kaj ĉefroligis la popularan paron de Shahrukh Khan kaj Kajol en ilia kvara filmo. Rani Mukerji prezentita en apoga rolo, dum Salman Ĥan ankaŭ havis kamean aperon. Sana Saeed filmdebutis en tiu filmo per en apoga rolo.

Ĝi estis filmita en Barato, Maŭricio kaj Skotlando, kio estis la reĝisora debuto de Karan Johar. La intrigo kombinas du amtriangulojn. La filmo estis tre sukcesa en Barato kaj eksterlande, fariĝante la plej monenspeziga barata filmo de la jaro kaj la tria filmo iam malantaŭ Hum Aapke Hain Koun..! kaj Dilwale Dulhania Le Jayenge. Ekster Barato la filmo estis la plej monenspeziga barata filmo iam ĝis kiam la rekordo estis rompita de Kabhi Khushi Kabhie Gham... (2001).

Kuch Kuch Hota Hai havis pozitivan ricevon de kritikistoj, kun speciala laŭdo pro la efikeco de Kajol. Ankaŭ la muziko iĝis la plej granda sukceso de la jaro. La filmo gajnis multajn gravajn premiojn kiel la National Film Award for Best Popular Film Providing Wholesome Entertainment kaj la "Plej bona filmo" honoron ĉe la Filmfare Premioj, Zee Cine Awards, Screen Awards kaj Bollywood Movie Awards. La filmo gajnis 8 Filmfare premiojn kaj estas la nura filmo en historio kiuj gajnis ĉiujn kvar ludajn kategoriojn ĉe la ceremonio (Plej bona aktoro, Plej bona aktorino, Plej bona apoga aktoro kaj Plej bona apoga aktorino).[1]

  1. Kuch Kuch Hota Hai' wins all top Filmfare honors (angle). Arkivita el la originalo je 2014-06-08. Alirita 2020-06-03 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne