Kuks | |||
germane Kukus | |||
municipo | |||
Vido al la centra parto de iama baroka banloko Kuks de hospitalo sur la dekstra bordo de Elbo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kuks | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Trutnov | ||
Administra municipo | Dvůr Králové nad Labem | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Kuks | ||
- alteco | 283 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 24′ 06″ N 15° 53′ 22″ O / 50.40167 °N, 15.88944 °O (mapo) | ||
Areo | 4,83 km² (483 ha) | ||
Loĝantaro | 263 (2024) | ||
Denseco | 54,45 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 544 43 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0525 | ||
NUTS 5 | CZ0525 579416 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kuks.cz | |||
![]() |
Kuks (germane Kukus) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Hradec Králové, en distrikto Trutnov en valo de supra fluo de rivero Elbo proksimume 6 km norde de Jaroměř. La vilaĝo estas rimarkinda precipe pro unika baroka banloka areo kun hospitalo kaj riĉa statua ornamado el laborejo de Matthias Bernhard Braun, kiu lasis en la jaroj 1692–1724 konstrui grafo František Antonín Špork. La Hospitalo, la centro de la eksa banloko de Špork ĉirkaŭ la pereinta kastelo sur la maldekstra bordo Elbo kaj Kripo, statuara kolektaro en proksima arbaro Nový les ĉe Stanovice, estas protektata kiel nacia kultura memorindaĵo kaj ili estas samtempe konsisto de memorinda rezervejo Kuks. Vivas ĉi tie 263 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zaloňov, Stanovice, Litíč, Hřibojedy kaj Heřmanice.