![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kukurbo Cucurbita L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kukurbacoj[2] (latine Cucurbitaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 120 genrojn kaj preskaŭ 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kukurbo[2].
Ilia tigo ĝenerale estas mola, kuŝanta, kroĉiĝanta per ĉiroj, grimpanta, ofte dika, kava. Iliaj folioj estas glatrandaj aŭ entranĉitaj. La floro havas rotacian simetrion de ordo 5. La floro ĝenerale estas unuseksa kun kunkreskintaj korolaj folioj, kiuj formas funelon aŭ kloŝeton. La anteroj staras libere; la stamenoj estas duope kunkreskintaj. La ovarioj staras sube kaj estas triĉambraj. La frukto estas ĝenerale granda, multgrajna bero aŭ kalabaso. La faskoj de la planto (fasciculus) estas duflankaj (bicollateralis).
Floroformulo Ka(5)Ko(5) G(3-5)