Kultivitan viandon oni produktas uzante teknikojn de hista inĝenierio tradicie uzataj en la regenera medicino.[2] La koncepton de kultivita viando popularigis Jason Matheny en la fruaj 2000-aj jaroj, post kiam li kunaŭtoris referaĵon[3] pri produktado de kulturita viando, kaj kreis New Harvest, la unuan ne-profitcelan organizaĵon en la mondo dediĉitan al esploroj pri viando in-vitro.[4]
En 2013 profesoro Mark Post ĉe Universitato Maastricht pionire plenumis kontrolon pri la realigeblo de kultivita viando, kreante la unuan platan bulon por hamburgero kultivitan rekte el ĉeloj. Aliaj prototipoj de kultivita viando poste altiris atenton de la amaskomunikiloj: SuperMeat malfermis laboratorian restoracion nomitan The Chicken[10] en Tel-Avivo por testi la reagon de konsumantoj je sia “kokaĵa” hamburgero,[11] kaj la “unua en la mondo komerca vendo de ĉelkultivita viando” okazis en Decembro 2020 en la singapura restoracio 1880, kie oni vendis kultivitan viandon fabrikitan de la usona firmao Eat Just.[12]
La produktada procezo evoluas konstante, antaŭenigata de pluraj firmaoj kaj institucioj de esploro kaj evoluigo.[13] La evoluigo de kultivita viando kondukis al debatoj pri rilataj etikaj, sanrilataj, naturmediaj, kulturaj kaj ekonomiaj demandoj.[14]
↑Datar, I (2010-01). “Possibilities for an in vitro meat production system”, Innovative Food Science & Emerging Technologies11 (1), p. 13–22. doi:10.1016/j.ifset.2009.10.007.
↑Post, Mark (2013-12-04). “Medical technology to Produce Food”, Journal of the Science of Food and Agriculture94 (6), p. 1039–1041. doi:10.1002/jsfa.6474.
↑Bryant, Christopher J. (2020-08-01). “Culture, meat, and cultured meat”, Journal of Animal Science98 (8), p. skaa172. doi:10.1093/jas/skaa172.
↑Treich, Nicolas (2021-05). “Cultured Meat: Promises and Challenges”, Environmental and Resource Economics79 (1), p. 33–61. doi:10.1007/s10640-021-00551-3.