Kultura rozo aŭ ĝardena rozo estas kulturita formo de la genro rozo (Rosa), male ol la sovaĝaj rozoj. Ekzistas multege da kultivaroj de la kultura rozo. En Okcidento la rozo havas la famon esti la plej nobla kaj plej valora floro. Ĝi simbolas (precipe la ruĝaj rozoj ) amon kaj romantikon.