Kultura feminismo estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj.[1] Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.[2] Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita sur esencisma vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi el politiko al "vivo-stilo".[3] Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke Redstockings membro Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigo de radikala feminismo.[3]