Kunkatedralo de Sankta Johano

Kunkatedralo de Sankta Johano
Konkatidral ta' San Ġwann
katedralo
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Baroko vd
Arkitekto Girolamo Cassar vd
Estiĝo 1577
Lando Malto Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo La-Valeto
Adreso Misrah San Gwann
Situanta sur St John's Square
Situo
Geografia situo 35° 53′ 52″ N, 14° 30′ 46″ O (mapo)35.89777814.512778Koordinatoj: 35° 53′ 52″ N, 14° 30′ 46″ O (mapo) [+]
Kunkatedralo de Sankta Johano (Malto)
Kunkatedralo de Sankta Johano (Malto)
DEC
Situo de Kunkatedralo de Sankta Johano
Map
Kunkatedralo de Sankta Johano
Retejo http://www.stjohnscocathedral.com/
vdr

Kunkatedralo de Sankta Johano (malte Kon-Katidral ta' San Ġwann) estas la kunkatedralo de la Romia Katolika Esipkopujo de Malto en La-Valeto. Ĝi estas nomita kunkatedralo ĉar ĝi funkcias kiel la dua sidloko de la Ĉefepiskopo de Malto kune kun la Katedralo de Sankta Paŭlo en Mdina [1].

Ĝi estis konstruita fare de la Kavaliroj de Malto inter 1573 ĝis 1578 [2]. La konstruo estis komisiita en 1572 de la Grandmajstro de la Ordeno, Jean l'Eveque de la Cassière, kaj ĝian konstruon faris la armea arkitekto Girolamo Cassar, kiu multe laboris en Malto [3] [4].

La katedralo, konstruita baldaŭ post la fino de la Granda Sieĝo de Malto, similas armean fortikaĵon. La abunda baroka interno kontrastas al la lakona fasado [5]. Ĝia dezajno estis farita de la itala artisto Mattia Preti. Malsimplaj ŝtonĉizadoj, volbita plafono kaj flankaj altaroj rakontas la rakonton de la vivo de Johano la Baptisto. La katedralo enhavas ok riĉe ornamitajn kapelojn, kiuj estas dediĉitaj al la ok patronsanktuloj de la Ordeno de la Kavaliroj de Malto kaj egalrilatas al la malsamaj regionoj de Eŭropo asociitaj kun iliaj agadoj.

Unu el la altiroj de la katedralo estas la pentraĵo de Caravaggio " La Senkapigo de Johano la Baptisto " (1608). Ĉi tiu pentraĵo estas unu el la ĉefverkoj de la artisto kaj lia nura subskribita verko. Ankaŭ rimarkindaj estas la marmoraj tomboŝtonoj super la tomboj de eminentaj kavaliroj en la katedralo. Proksime de la ĉefenirejo al la katedralo estas la sarkofago de la 65-a Grandmajstro de la Ordeno de Malto, Marc'Antonio Zondadari de Sieno, kiu estis la nevo de papo Aleksandro la 7-a. La plej grandioze ornamita tomboŝtono estas tiu de la 66-a grandmajstro, António Manuel de Vilhena. En 1775, Francisco Jiménez de Tejada, 69-a Grandmajstro de la Ordeno de Malto, estis entombigita en la Katedralo [6].

  1. St.John's Co-Cathedral (28 December 2012). Arkivita el la originalo je 3 March 2016.
  2. St John's Co-Cathedral | Valletta in Malta | Attractions - Lonely Planet (angle). Alirita 2022-12-17 .
  3. St. John's Co-Cathedral: Visiting the gem of Valletta (en-US) (2020-03-27). Alirita 2022-12-17 .
  4. St John's Co-Cathedral (en-US) (2019-03-12). Arkivita el la originalo je December 17, 2022. Alirita 2022-12-17 .
  5. Degiorgio, Stephen. (2010) “Palaces and Lodgings of the Knights of St John at Malta”, I Cavalieri di Malta e Caravaggio : la storia, gli artisti, i committenti. Rome: Logart Press, p. [htt://archive.org/details/kkumulilchiannun008800/e/220 220–228]. ISBN 978-88-87666-15-1. OCLC 887115351.
  6. History of St John's – A Legacy of the Knights of Malta. Arkivita el la originalo je 4 March 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne