La kvartaloj de Bonaero estas la administraj unuoj en kiuj Bonaero estas dividita laŭleĝe.
La nordorientaj kvartaloj estas tiuj de plej alta akirpovo, kun multekostaj vendejoj kaj kelkaj rezidejaj areoj de la alta klaso kiaj Recoleta, Palermo, Belgrano same kiaj ankaŭ Puerto Madero, tiu oriente de la urbo. Escepte de la kvartalo Barracas, kie estas loĝantaro de meza kaj mezalta klaso danke al senmobleĵa ekriĉo, la suda zono havas malplej altajn indikilojn soci-ekonomiajn de la urbo.[1]