Kwame Anthony Appiah (n. la 8-an de majo 1954 en Londono) estas usona verkisto kaj filozofo kun radikoj en Ganao[1] kiu interalie okupmiĝas pri demandoj rilate al semantiko, etiko, politiko, afrika kultura historio kaj interkultura filozofio. Li estas konata pro siaj ideoj pri la koncepto de identeco , surbaze de la fundamenta egaleco de ĉiuj homoj sur ĉi tiu tero, sendepende de ilia raso aŭ aliaj formoj de identeco. Homaro estas unueco en diverseco.