La Aleksiado

La Aleksiado (greke Αλεξιάδα Aleksiada) estas verkaĵo verkita ĉ. 1148 de la bizanca historiistino Ana Komneno (1083-1153), filino de la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno.

En la verkaĵo, ŝi rakontas la politikan kaj militistan historion de la Bizanca Imperio dum regado de sia patro (1081-1118), kio igas ĝin unu el la ĉefaj fontoj pri la tiuepoka Bizancio.

Oni scias ke Ana Komneno estis tre klera virino; tion atestas en ŝia verkaĵo La Aleksiado referenco al la "Iliado" de la poeto Homero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne