La Carballeda [lakarbaLJEda] (aŭ simple Carballeda, etimologie komprenebla kiel La Kverkaro en leona) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la nordokcidento de la provinco, angule kun angulo de Portugalio lime ankaŭ kun Sanabria kun kiu kunhavas komarkajn trajtojn (okcidente) kaj la Provinco Leono (norde), krom la samprovincaj komarkoj Aliste, Tierra de Tábara, kaj Benavente y Los Valles. Ofte oni uzas por la parto sude de la rivero Tera la nomon de La Carballeda, dum por la parto kiu estas norde de tiu rivero estas uzata simple Carballeda.