Tragicomedia de Calisto y Melibea | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Fernando de Rojas | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | mezepoka hispana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | tragikomedio • komedio | ||||
Loko de rakonto | Salamanko | ||||
| |||||
La Celestina estas la nomo per kiu oni konas ekde la 16-a jarcento la hispanlingvan verkon titolita origine Tragicomedia de Calisto y Melibea (Tragikomedio de Kalisto kaj Melibeo), atribuita preskaŭ entute al Fernando de Rojas. Estas verko de transiro inter la Mezepoko kaj la Renesanco verkita dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj kaj kies unua eldono konata estas de 1499.
La verko prezentas du ĉefajn versiojn: la Comedia (1499, 16 aktoj) kaj la Tragicomedia (1502, 21 aktoj). La tradicia kritikistaro multe debatis pri la ĝenro de La Celestina, ĉu teatraĵo ĉu rakontaĵo. La aktuala kritikistaro koincidas en indiki ties miksitan karakteron kaj ties koncepton kiel "pura dialogo", eble por esti deklamita de ununura leganto teatrigante la voĉojn de la diversaj roluloj antaŭ eta aŭskultantaro. Ties meritoj estas jenaj: psikologia karakterigo de la roluloj -ĉefe ĉe la perantino, Celestina, kies antaŭulo origine troviĝas en Ovidio-, la arta novaĵo kompare kun la humanisma komedio, kie ŝajne inspiriĝas, kaj ties manko de antaŭuloj kaj posteuloj en la okcidenta literaturo.