La Centristoj | |
---|---|
Les Centristes (LC) | |
partio | |
Lando | ![]() |
Parlamenta(j) periodo(j) |
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko |
Estro | Hervé Morin (prezidanto) |
Ĝenerala sekretario | Philippe Vigier |
Kasisto | Charles de Courson |
Fondiĝo | La 29-an de majo 2007 16-a - 17-a de majo 2008 (fonda kongreso) |
Ĉefa sidejo | 84, rue de Grenelle, Parizo, 17-a arondismento |
Koloro(j) | blua kaj ruĝa |
Ideologio | Dekstre Centrisma socialliberalismo liberalismo kristana demokratio eŭropa federaciismo |
Nacia Asembleo |
François Zocchetto (Centrisma Alianco (AC)) 8 / 577 |
Senato |
Jean-Louis Borloo (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) 8 / 348 |
Eŭropaj deputitoj |
Joseph Daul (PPE) 1 / 74 |
Membroj | 7 319 (februare 2012)[1] |
Retejo | www.le-nouveaucentre.org |
La Centristoj (LC) (france "Les centristes") estas franca centra-dekstra partio. Ĝia orientiĝo estas liberala, humanisma kaj eŭropa.
La statutoj estis deponitaj komence kun la nomo Eŭropa Liberala Sociala Partio (france "Parti social libéral européen") de la malnovaj membroj de Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), kiuj malkonsentis kun la decido de François Bayrou kaj de la nacia konsilio de la 10-a de majo 2007 celanta krei la partion Demokrata Movado (MoDem) por postsekvi UDF, antaŭ ol rapide uzi la nomon "La Nova Centro" (france "Le Nouveau Centre"). La 11-an de decembro 2016, ĝi ŝanĝis sian nomon por "La Centristoj".
Sekve de la deputitaj balotoj de 2007, en kiu ĝi gajnis 17 deputitoj sub tiu standardo, ĝi disponis en la nacia Asembleo je parlamenta grupo ariganta 23 membrojn (kaj 2 alligitaj). En februaro 2012, la Nova Centro enhavis 7 319 aliĝintojn[1]. La Nova Centro estis inter la politikaj fortoj, kiuj origine fondis la partion Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en septembro 2012, antaŭ ol forlasi la aliancon en 2017.