La unua registrita kazo de La KOVIM-19-kronvirusa pandemio de 2020 en Hungario estis anoncita la 4an de marto de ĉefministro Viktor Orbán kiel estro de la Operacia Stabo por Defendo kontraŭ la Kronvirusa Epidemio, kaj la unua mortinta malsanulo la 15an de marto. La 18an de marto la tutlanda sanofica ĉefkuracistino, epidemologia fakulino Cecília Müller informis jam pri tio, ke la infekta viruso povas okazi kie ajn en Hungario. Prepare kontraŭ la infekto estis starigita en Hungario operacia stabo por la defendo la 31an de januaro 2020 laŭ la registra dekreto n-ro 1012/2020 (1.31). Post la eksplodo de la epidemio, la 11an de marto estis deklarita danĝersituacio, sekve de kiu ekvalidis eksterordinara jura ordo en Hungario: periodo diferenca de la paco, ĝeneralaj reguloj de la ŝtatfunkciado. (Ĉi tiu jurordo estas speciala parto de la konstitucia reguligo, ebliganta la traktadon de tiaj situacioj per plilarĝigita rimedaro.) Pro la epidemia procezo, daŭranta pli ol 15 tagojn Viktor Orbán petis specialan rajtigon de la parlamento por la pluvalidigo de la dekretoj por la defendo kontraŭ la kronviruso, sed la prezentita kronvirusa leĝpropono ne ricevis la apogon de la opozicio. Sed tia rajtigo ne estas nepre necesa, ja la danĝersituacio, enkondukita la 11an de marto kreis la eblon, ke la registaro Fidesz-KDNP, havanta du-trionan apogon parlamentan rajtu devii en ĉi tiu jura situacio de kiu ajn leĝo, kaj suspendi la alplikon de kiu ajn leĝo, se ĝi scipovas motivi, ke tio estas necesa por la defendo kontraŭ la epidemio kaj mildigo de la postsekvoj.