La Nokto en Varennes (en la franca: La Nuit de Varennes kaj en la itala: Il Mondo Nuovo) estas franca-itala filmo kiun faris Ettore Scola dum la jaro 1982. Temas pri historia filmo kiu rilatas al la fuĝo el Parizo de la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj de la reĝino Marie-Antoinette en junio 1791 kaj al ilia arestado en Varennes (Loreno). La filmo baziĝas je romano de Catherine Rihoit.