La Puebla de Valdavia [laPŬEbla debalDAbja] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo La Puebla de Valdavia povas esti komprenata etimologie kiel Nova Vilaĝo (alude al reloĝado) de Valdavia (alude al la rivero Valdavia, alfluanto de Pisuerga, siavice alfluanto de Doŭro. Ĝi estas ĉe la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes.