La Revizoro | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Nikolaj Gogol | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Hachette | |
Paĝoj | 104 | |
La Revizoro (ruse Ревизор, do la registara inspektoro/kontrolisto) estas komedio en kvin aktoj de Nikolaj Gogol el la jaro 1835, kiun el la rusa tradukis L. L. Zamenhof, 1907 [1][2]. Ĝi estas satiro pri la korupteco de la rusa burokrataro [3]. La unua sursceneja prezento okazis la 19-an de aprilo 1836 en Sankt-Petersburgo. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas tre ofte ludata en teatroj kaj ekzistas pluraj filmigoj.
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.