La Rozkolora Pantero | |
---|---|
![]() | |
animacia televida serio | |
Originala titolo | The Pink Panther Show |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | situacia komedio, comedy television series |
Aktoroj | Rich Little |
Muziko de | Henry Mancini |
Amplekso | |
Sezonoj | 10 |
Epizodoj | 124 |
Elsendo | |
Elsendita | 6 sep. 1969 – 1 sep. 1979 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La Rozkolora Pantero (angle: The Pink Panther Show) estas televida serio kiu estis produktita dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la produktentreprenoj Mirisch Films kaj DePatie-Freleng Enterprises kaj estis origine elsendita inter la 16-a de septembro 1969 kaj la 2-a de septembro 1978 en la usona NBC televida reto, kaj inter la 9-a de septembro 1978 ĝis la 1-a de septembro 1979 en la ABC televida-reto. La rolulo de la Rozkolora Pantero estas bazita sur rolulo kiu origine aperis en la komencaj kaj fermaj listoj de la samnoma filmo The Pink Panther de 1963. La populareco de la animacia filmo generis serion de viglaj mallongaj filmetoj, entute 250 estis faritaj ĝis nun en kiuj ĉefrolas la Rozkolora Pantero.
La rolulo de la rozkolora pantero estas tre ligite asociita kun la fama saksofona melodio "The Pink Panther Theme" fare de Henry Mancini. Tiu melodio estas ludata en la fono de ĉiuj epizodoj de la serio.