![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri malgranda regiono en Ekstremaduro en Eŭropo. Por granda regiono en Azio rigardu la paĝon Siberio. |
La Siberia | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
Lando | ![]() |
Provinco | ![]() |
Ĉefurbo | Herrera del Duque |
Municipoj | 17 |
Areo | 2 836,7 km² |
Loĝantaro Loĝdenso |
21 422 loĝ. (2015) 8 loĝ./km² |
La Siberia, Siberio, La Siberio aŭ Ekstremadura Siberio estas komarko (tipo de regiono) de la provinco Badaĥozo en la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro de Hispanio. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 21 422 loĝantoj sur areo de 2 836,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La lokanoj kaj regionanoj facile diferenciĝas en la parolado inter Siberio, kiel azia parto de Rusio kaj La Siberio kun artikolo por sia distrikto. Ties ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Herrera del Duque. Ĝi limas norde kun la Provinco Cáceres, oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, sude kun la jam ekstremadura distrikto de La Serena kaj okcidente kun la ankaŭ ekstremadura distrikto de Vegas Altas de Guadiana.