La abelo Maja | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Die Biene Maja | ||||
![]() | |||||
literatura verko • plurkomunikila serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Waldemar Bonsels | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1912 | ||||
| |||||
La abelo Maja (germane: Die Biene Maja aŭ Die Biene Maja und ihre Abenteuer) estas infanlibro verkita de la germana verkisto Waldemar Bonsels en 1912. La romano traktas la intrigojn de personigita abelo kaj temigas, interalie, ŝiajn luktojn kontraŭ minacaj vespoj. La verko estis tradukita en multajn lingvojn kaj ricevis plurajn adaptojn por kino, opero, teatro kaj televido. La plej fama el la adaptiĝoj estas la japan-germana animacia adaptado samnoma, kiu estis produktita en la mezaj 70-aj jaroj kaj estis montrita en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo. Tiu adaptado faris signifajn ŝanĝojn al la origina verko kaj aldonis du ĉeffigurojn kiuj ne ekzistis en la originalo.
En la originala verko speguliĝas militismaj kaj ultranaciismaj mesaĝoj, kaj iuj asertas ankaŭ faŝisma kaj rasisma. Bonsels mem tenis antisemitajn opiniojn kaj dum la nazia periodo li publikigis verkojn, funkciis kiel ĵurnalisto kaj eĉ verkis verkon (eldonita en nur 100 ekzempleroj) kun klaraj antisemitaj subtonoj, nomita "Der Grieche Dositos" ("La greka Dositos") [1].