La chimera | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La chimera |
Originala lingvo | itala lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 26 maj. 2023, 2 jul. 2023, 3 sep. 2023, 12 okt. 2023, 18 okt. 2023, 16 nov. 2023, 23 nov. 2023, 29 nov. 2023, 6 dec. 2023, 1 jan. 2024, 19 jan. 2024, 21 feb. 2024, 11 apr. 2024 |
Ĝenro | drama filmo, komedia dramo, aventura filmo, spekulativa filmo |
Kameraado | Hélène Louvart |
Reĝisoro(j) | Alice Rohrwacher |
Scenaro | Alice Rohrwacher |
Loko de rakonto | Riparbella |
Rolantoj | Josh O'Connor • Alba Rohrwacher • Isabella Rossellini • Carol Duarte • Vincenzo Nemolato • Milutin Dapčević |
IMDb | |
La chimera (en itala: [la kiˈmɛːra], kun la signifo ĥimero aŭ "La malebla sonĝo") estas historidrama komedia filmo de 2023 verkita kaj reĝisorita de Alice Rohrwacher. En la filmo stelulas Josh O'Connor kiel brita arkeologo kiu interplektiĝas en internacia reto de kontrabando de ŝtelitaj trovitaĵoj de la etruska civilizacio en centra Italio dum la 1980-aj jaroj. Carol Duarte, Vincenzo Nemolato, Alba Rohrwacher kaj Isabella Rossellini aperas en helporoloj.
La chimera estis elektita por konkurenci por la Palme d'Or en la 76a okazo de la Festivalo de Cannes, kie ĝi premieris en la 26a de Majo 2023. Oni publikigis en Italio fare de 01 Distribution la 23an de Novembro 2023. Ĝi ricevis 13 nomumojn en la 69a okazo de la Premioj David di Donatello. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn el kritikistoj, kaj estis nomumita unu el la kvin pintaj internaciaj filmoj de 2023 fare de la usona National Board of Review.