La dek du laboroj de Heraklo estas la taskoj, kiujn devis plenumi Heraklo laŭ la helena mitologio[1][2] por obei la ordonojn de Eŭristeo, reĝo de Tirinto, en Argolando.
Origino: Eŭristeo naskiĝis antaŭtempe, laŭ la deziro de Hera, por regi Argolandon. Tion ŝi planis por kontraŭi la volon de sia edzo Zeŭso pri la estonta regado de Heraklo. Sed ju pli kreskis Heraklo, des pli li famiĝis pro heroaĵoj kaj tio malplaĉis al Eŭristeo.[3] Li do sendis mesaĝistojn por peti, ke li venu servi en sia lando. Heraklo hezitis. Tiam Hera frapis lin per mensa malsano, kaj subite Heraklo mortigis siajn infanojn. Kiam li resaniĝis, li estis senespera. Li decidis eliri el Tebo kaj viziti la reĝon Thespios por esti purigita de siaj krimoj. Poste li iris al Delfo aŭskulti la konsiliojn de la orakolo. Tiu ĉi konsilis al li iri al Tirinto por servi Eŭristeon dum dek du jaroj. Tiam komencis la longa periodo de sia vivo, dum kiu li plenumis la dek du laborojn. Tio daŭris entute dudek jarojn.