La grande saline de Salins-les-Bains | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
salejo ![]() | |||
Areo | 1,91 m² | ||
Lando | Francio ![]() | ||
Situo | Salins-les-Bains | ||
Adreso | place des Salines | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)46.93815.87556Koordinatoj: 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | From the Great Saltworks of Salins-les-Bains to the Royal Saltworks of Arc-et-Senans, the Production of Open-pan Salt (en) ![]() ![]() | ||
Posedata de | commune of Salins-les-Bains vd | ||
Monda heredaĵo | |||
Lando | ![]() | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | (i) (ii) (iv) | ||
Fonto | 203 | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | ||
Geografia situo | 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo)46.93815.87556Koordinatoj: 46° 56′ 17″ N, 5° 52′ 32″ O (mapo) | ||
Registra historio | |||
Registrado | 2009 (33-a sesio) | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Jura | |||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La grande saline de Salins-les-Bains (esperante: salfarejo) estas registrita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko de la 27-an de junio 2009 kun la saline royale d'Arc-et-Senans (mondheredaĵo de 1982). Tiu salejo konsistas el du malnovaj farejoj tiulokaj, en departemento Ĵuraso, en Francio. Jen loko de industria perfajra eltiraĵo de salo kiu, same kiel la salejoj de Lons-le-Saunier (la nomo "saunier" signifas "salfaranta urbo") ; ili aperas, same kiel kelkaj aliaj, inter plej malnovaj, kiujn oni konas, ĉar ili funkcias jam ek de 7000 jaroj. Fermitaj en 1962, ili estas nun ejoj turismaj enskribitaj, de la jaro 2009, en la listo de la komuna tutmonda heredaĵo de UNESKO, aldone al la Reĝa Salejo de Arc et Senans. Fakte, jam de la jaro 2002, ĝi aperas en tiucela proponlisto. De 1966, la salejoj de Salins les Bains apartenas al la loka urba komunumo, kaj partoprenas en "Dentrada Retejo", antaŭnomita "Muzeo de Teknikoj kaj Franĉkonteaj Kulturaĵoj". Kiel unu el plej malnovaj lokoj konataj, kie perfajre oni eltiras salon el salakvo (elvaporigante ĝin), tiu saleltirejo bildigas tutan historion pri la teknikoj de havigo de la tiel nomata "blanka oro", tra kaptado de salakvaj fontoj, dum proksimume 7000 jaroj. Nuntempe tiuj salejoj akceptas ĉiujare pli malpli 70 000 vizitantojn.