La misteraj oraj urboj | |
---|---|
animacia televida serio • animea televida serio | |
Ankaŭ konata kiel | Esteban, filo de la suno |
Originala lingvo | japana lingvo |
Origina lando | Japanio, Francio |
Ĝenro | animacio, aventuro |
Verkita de | Jean Chalopin Mitsuru Majima Sôji Yoshikawa |
Muziko de | Haim Saban |
Lingvo(j) | la japana, la franca |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 39 |
Elsendo | |
Origina televidreto | NHK Antenne 2 RTL Télévision |
Bilda formato | 4:3 |
Elsendita | 29-a de junio 1982 – 7-a de junio 1983 |
Kronologio | |
Sekva serio | La misteraj oraj urboj (2012) |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La misteraj oraj urboj (france Les Mystérieuses Cités d'or kaj japane 太陽の子エステバン [taiĝo no ko esteban]) estas franca-japana animea televidserio daŭranta 39 epizodojn. Ĝi estis unuafoje elsendita ĉe NHK en Japanio, ekde la 29-a de junio 1982 ĝis la 7-a de junio 1983, en Luksemburgio ekde la 13-a de majo 1982 ĉe RTL Télévision kaj en Francio ĉe Antenne 2 ekde la 26-a de septembro 1983. Ĝi estis adaptita el la romano The King’s Fifth, verkita de Scott O'Dell.[1] La franca versio, kun alia sontrako malsama al tiu de la japana, servis kiel bazo por la plejmulto de fremdaj versioj. En 2012, la serio ricevis daŭrigon samnoman.[2]