Le Rayon vert | |
---|---|
![]() | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jules Verne |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1882 |
Eldonejo | Pierre-Jules Hetzel |
Ĝenro | fikcio • aventura fikcio |
Loko de rakonto | River Clyde • Iona • Staffa • Fingal's Cave • Hebridaj Insuloj |
La verda radio (Le Rayon vert) estas romano de la franca verkisto Julio Verne eldonita per pecoj en Lin Temps de la 17-a de majo (numero 7003) ĝis la 23a de junio (numero 7030) kaj integre la 24an de julio 1882. Estas konsiderita kiel la plej romantika el la vernaj eksterordinaraj vojaĝoj.
La romano estas bazita sur optika fenomeno de la realo, nomita verda radio pro sia koloro, kiu okazas sub iaj apartaj atmosferaj kondiĉoj: kiam la suna disko kaŝas sin super tre ebena surfaco (ekzemple la maro), ĝiaj lastaj radioj restas tre refraktitaj pro la malalta atmosfero, tiel ke nur alvenas ĝis la okulo de la observanto la flava kaj verda koloroj; oni vidas kiel verd-flava ekbrilo ĝuste en la momento kaŝi sin la supera parto de la suno.
Estas pli strange kontempli la bluan radion kaŭzitan de la malfacilo atingi taŭgajn atmosferajn kondiĉojn, sed ekzistas fotoj kiuj montras ĝin kiel bluverda ekbrilo.[1]