La Bankedo de Jupille


La Bankedo de Jupille
La Bankedo de Jupille
Auguste Chauvin1861
Oleo sur tolo
390 × 470 cm
Katedralo Sankta Paŭlo (Liège)
vdr

La Bankedo de Jupille (france Le Banquet de Jupille) estas pentraĵo fare de Auguste Chauvin kaj unuafoje ekspoziciita en la jaro 1861. Chauvin estis belga pentristo forte influita de la duseldorfa pentroskolo, ankaŭ profesoro kaj direktoro ĉe la Reĝa Belarta Akademio de Lieĝo.

La verko estis origine mendita de la belga ŝtato kaj de la urbo Lieĝo en 1855. Ĝi estas historia pentraĵo, kies stilo estis videble inspirita de la itala manierismo de la 16-a jarcento. Ĝi prezentas momenton de la legendo de Sankta Lamberto el Mastriĥto, kiam, ĉirkaŭ la jaro 705, li admonas Alpaida, la duan edzinon de Pepino el Herstal kaj patrinon de Karolo Martelo. Alpaida uzurpis la rolon de Plektruda, la unua kaj legitima edzino de Pepino. Ŝi provis trompi Lamberton per ruzeco, petante al li beni sian kalikon okaze de bankedo oferita de Pepino en la vilaĝo Jupille, proksime al Lieĝo. Mallonge post ĉi tiu evento, Lamberto estis venĝe murdita de la trupoj de Dodono, frato de Alpaida kaj vasalo de Pepino.

La verko estis ekspoziciita en 1861 ĉe la artsalono de Antverpeno, poste en Berlino en 1862, kaj ricevis favorajn recenzojn en ambaŭ kazoj. Ĝi daŭre apartenas al la urbo Lieĝo, kaj fariĝis parto de la kolektaro de la muzeo de Valona Arto en 1952, antaŭ ol forlasi ĝin en 1996. Je la sama jaro, la pentraĵo estis restaŭrita. Ĝi estas ekspoziciata ekde tiam en la katedralo Sankta Paŭlo de Lieĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne