Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Baule-Escoublac (stacidomo). |
La Baule-Escoublac | ||
komunumo | ||
Plaĝo de La Baule-Escoublac
| ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Pays de la Loire | |
Departemento | Loire-Atlantique | |
Kantono | La Baule-Escoublac (ĉefurbo) | |
Arondismento | Saint-Nazaire ĉefurbo | |
Komunumaro | Cap Atlantique | |
Situo | La Baule-Escoublac | |
- koordinatoj | 47° 17′ 12″ N 02° 23′ 27″ U / 47.28667 °N, 2.39083 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 55 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 22,19 km² (2 219 ha) | |
Loĝantaro | 16 112 (2011[1]) | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Yves Métaireau | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 44500 | |
INSEE | 44055 | |
Situo de La Baule-Escoublac kadre de Francio
| ||
Situo de la Baule-Escoublac kadre de Loire-Atlantique
| ||
Vikimedia Komunejo: La Baule-Escoublac | ||
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo | ||
La Baule-Escoublac [la.bol.ɛs.ku.blak] estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj.
Banurbo de la "Ambordo" (franclingve "Côte d'Amour"), ĝi estas fama pro sia longa plaĝo situanta funde de la golfeto de Pouliguen, sia kazino kaj siaj marbordaj luksaj hoteloj. Ĝia enloĝantaro estas taksita je ĉirkaŭ 16 000 loĝantoj, la somera loĝantaro povas atingi 150 000 loĝantojn.
La urbo ŝuldas sian kreskon al la disvolviĝo de turismo fine de la 19-a jc. Profitante pinarbaron plantitan ekde 1840 por ĉesigi la progreson de la dunoj, bonhavaj familioj alvenis kaj konstruigis belajn vilaojn laŭlonge de la plaĝo. Post oraĝo dum la ora jardeko (de 1920 ĝis 1930), la urbo suferis pro la ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj kaj poste pro la dua mondmilito. Ĝi revigliĝis en la 1960-aj jaroj, kun nova formo de urboplanismo, ĝia ekonomio ĉiam baziĝas sur la turismo.