''La Besto-Farmo'' | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | George Orwell | |
Eldonjaro | 1970 | |
Urbo | Munkeno | |
Eldoninto | Eldonentrepreno Lanterno | |
Paĝoj | 95 | |
La Besto-Farmo (anglalingve: Animal Farm: A Fairy Story [Besto-Bieno: Fabelo]) estas satira novelo (kion oni ankaŭ povas konsideri moderna fablo aŭ alegorio) de George Orwell. La libro aperis en traduko el la angla fare de Gerald Tucker ĉe Eldonentrepreno Lanterno, Munkeno, 1970 [1].
Sinprezente pri grupo da bestoj kiuj forpelas la homojn el la farmo en kiu ili loĝas. Ili mem regas la bienon, kun la sola rezulto, ke ĝi degeneras en propran brutalan tiranion. La novelo estis verkita dum la Dua Mondmilito kaj eldonita en 1945, tamen ĝi ne furoris ĝis la malfruaj 1950-oj.
Ĝis nun almenaŭ du filmojn oni faris pri La Besto-Farmo, tiu de 1954, kaj tiu de 1999.
La Besto-Farmo estas satira alegorio pri Soveta totalismo. Orwell bazis la ĉefajn eventojn en la novelo sur iuj en la Sovetunio dum Stalina erao. Orwell, demokrata socialisto kaj membro de la Independent Labour Party (eo:Sendependa Labor-Partio) jam dum multaj jaroj estas kritikanto pri Stalin-o, kaj estis suspektema pri Moskve-gvidata Stalinismo post siaj spertoj en la Hispana Enlanda Milito.