La Leono de Flandrujo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Hendrik Conscience | |
Eldonjaro | 1929 | |
Urbo | Zutphen | |
Eldoninto | W.J. Thieme & Cie | |
Paĝoj | 311 | |
La Leono de Flandrujo (en la nederlanda lingvo: De Leeuw van Vlaanderen) estas romano de Hendrik Conscience. Conscience verŝajne inspiriĝis al verkado de La Leono de Flandrujo, post kiam li vidis la pentraĵon "De Groeningeslag" de Nicaise De Keyser. En la romano Conscience priskribas la Batalon de la oraj spronoj, kiun li uzas kiel fonon por skizi la amoaventurojn de Machteld, la filino de Robrecht la 3-a de Bethune kun kavaliro Adolf van Nieuwlandt. Al Conscience oni ofte riproĉas ke li en sia libro ne ĝuste priskribas la historion tiel kiel ĝi vere okazis. Robrecht la 3-a de Bethune ekzemple aperas en la libro kiel kavaliro de la flandra armeo je la batalkampo, dum li vere restadis en franca prizono.
Conscience tamen estus konsultinta dudekon da historiaj fontoverkoj, vizitis mem la lokon de la bataloj kaj petis konsilon de spertuloj pri mezepoka historio.
Pro la giganta sukceso de La Leono de Flandrujo oni diras ke Conscience "instruis al sia popolo la legadon". Cetere tiu ĉi libro forte kontribuis al la flandra memkonsciiĝo en la 19-a jarcento kaj al la kresko de la Flandra Movado ĝis en la 20-a jarcento.