La Liga

La Liga
emblemo
nacia futbala ligo
profesia sporta ligo Redakti la valoron en Wikidata
nacia ĉampionkonkurso
Komenco 1929 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Liga estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en Hispanio. Kompreneble ĉiuj renomaj landaj klubaj teamoj konkuras en ĝi, kiel ekzemple Athletic Bilbao, Atlético Madrid, Futbala Klubo de Barcelono, Celta de Vigo, RCD Espanyol, Real Madrid, Sevilla FC, Valencia CF kaj Villarreal CF. Ĝi agadas kadre de la Reĝa Federacio Hispania de Futbalo, hispane Real Federación Española de Fútbol (RFEF), katalune Reial Federació Espanyola de Futbol, fondita jam en 1913, sed la tutnacia ligo nur estis fondita en 1929.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne