La Mastro de l' Ringoj

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: La Mastro de l' Ringoj (apartigilo)
The Lord of the Rings
romanserio • literatura trilogio • serio de verkoj
Aŭtoroj
Aŭtoro John Ronald Reuel Tolkien
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1954
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo George Allen & Unwin Limited
Ĝenro fantasto • alta fantasta fikcio • aventura fikcio
Loko de rakonto Mez-Terola Provinco • Mordoro • Gondoro • Lotlorieno • Rohano
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • International Fantasy Award • Prometeo-Premio • La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
La Ringo

La Mastro de l' Ringoj (angle The Lord of the Rings /ðə lɔːd əv ðə ɹɪŋz/) estas la ĉefverko de Tolkien, kaj ofte konsiderata unu el la ĉefverkoj de literaturo.

Post la sukcesega apero de La Hobito (1937), lia eldonisto Rayner Unwin petis al Tolkien skribi iom pli pri hobitoj. Tolkien mem ne vere deziris tion; li pentis pri la infaneca stilo de La Hobito kaj preferis finskribi kaj eldoni sian vivoverkon Silmariliono. Tamen, li komencis novan hobitan aventuron, kiu baldaŭ evoluis, kunplektiĝante kun la Silmariliona mitologio kaj tute eskapante la regon de la aŭtoro. Dum ĉirkaŭ 20 jaroj li dumvespere kaj nokte verkis, reverkis, plibonigis mitojn kaj lingvojn kaj mapojn, tajpis kaj retajpadis. Fine, rakontego en ses libroj kun pli ol mil paĝoj kaj eksterrakonta informoaldono pretis. La eldonejo tamen decidis eldoni ĝin kiel tri librojn, jene:

Tamen, sian tutmondan populariĝon vere akiris la libro nur kiam aperis malmultekosta eldono kaj kiam ĝi furoris inter la hipioj en Usono dum la 1960-oj.

La Mastro de l' Ringoj jam tre influis modernan literaturon. Ĝi estis ekpafo por tute nova ĝenro moderna fantasto kaj kvazaŭ Biblio por la Hipia revolucio. Ĝi ankaŭ estis la inspiro por centoj da filmoj kaj la rekta instiganto de kelkaj, plej ĵuse la Mastro de l' Ringoj-trilogio fare de Peter Jackson, kies unuaj du filmoj aperis (2001, 2002). Pro ĝia vasta aprezateco, la literaturaj fakuloj ne multe interesiĝis pri ĝi, senkone kaj superface juĝantaj ĝin banalaĵo, kaj tial Tolkien neniam ricevis la Nobelan literaturpremion. Ĉiukaze, multaj kritikoj konsideras la verkojn geniaj kaj unikaj, kies komparojn kaj komprenigojn oni ne serĉu inter modernaj psikologiaj romanoj, sed inter verkoj de la Romantikismo kaj de la Mezepoko (sagaoj, mitoj ktp.).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne