La marvirineto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Den lille havfrue | ||||
literatura verko • fabelo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Hans Christian Andersen | ||||
Ilustristo | Vilhelm Pedersen | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | dana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 7-a de aprilo 1837 | ||||
Eldonejo | Ignác Leopold Kober | ||||
Ĝenro | literatura fabelo | ||||
| |||||
La marvirineto (ankaŭ La virineto de maro aŭ La sireneto, en la dana: Den lille havfrue) estas fabelo verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen pri juna sireno, filino de la reĝo de la maro, kiu deziras forlasi sian identecon kiel mara estaĵo por akiri homan korpon.
La fabelo estis unuafoje publikigita en 1837 ene de la kompilaĵo «Fabeloj rakontataj al infanoj. Tria volumo» (Eventyr, fortalte for Børn. Tredie Hefte)[1] kaj ekde tiam ĝi estis adaptita al diversaj formatoj, kiel al animaciaj filmoj (la versio de Disney datiĝas je 1989, tiu de Toei je 1975) aŭ al muzikteatraĵo. Ĝi inspiris statuon en Kopenhago.