La torre herida por el rayo | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fernando Arrabal |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1983 |
Loko | Barcelono |
La torre herida por el rayo (La turo vundita de la fulmo) estas romano de Fernando Arrabal, de temaro pri ŝako, kun agado kiu okazas dum Monda Ŝaka Ĉampionumo.
La intrigo centriĝas en la du protagonistoj kaj rivaloj de la ĉampionumo, alternante la movojn de la ludo unuflanke (helpate de grafikoj), kun la apartaĵoj kaj la vivo de la roluloj aliflanke.
La romano estis venkinto de la Premio Nadal en 1982. Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]