Labirinto aŭ vojenigmo estas enigmo sub la formo de kompleksa aro de vojoj, tra kiu solvanto devas trovi ĝustan vojon. Labirinto povas esti fizika obstaklo konstruata el ŝtono, ligno, heĝo, maizo, aŭ ia fizika materio blokanta vidon. Aliaj labirintoj povas esti 2-dimensiaj. Ekzemple, oni havas labirintojn sur papero, kiun oni trairas per skribilo.
Laŭ Francisko Azorín Labirinto estas Loko konsistanta el granda nombro de irejoj, tiel dismetitaj, ke estas tre malfacile de interne trovi la eliron.[1] Li indikas etimologion el la greka labirinthos (labirinto) kaj de tie la latina labyrinthus. Kaj li aldonas la esprimon Kreta labirinto.[2]
Labirinto estas tipo de ĝardeno.