Laboratorio Cold Spring Harbor | ||
---|---|---|
![]() | ||
esplora institucio akademia eldonejo neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1890 vd | |
Geografia situo | 40° 51′ 43″ N, 73° 28′ 2″ U (mapo)40.861944-73.467222Koordinatoj: 40° 51′ 43″ N, 73° 28′ 2″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Laurel Hollow | |
| ||
Posedatoj | bioRxiv (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Laboratorio Cold Spring Harbor (angle Cold Spring Harbor Laboratory, akronime CSH aŭ CSHL) estas privata, neprofitcela esplorinstitucio konsistanta el pluraj laboratorioj en Laurel Hollow, Nov-Jorkio, sur Longinsulo [1]. La ĉefaj esplorkampoj estas kanceresplorado, neŭrobiologio, plantgenetiko, genomiko kaj bioinformadiko [2]. La esplorcentro prizorgas, interalie, diplomiĝan programon (Watson Lernejo de Biologiaj Sciencoj) [3].
Pli precize, la esplorkomplekso de la laboratorio situas en Kantono Suffolk, Nov-Jorkio, sed la ĉefsidejo situas en najbara Kantono Nassau - en Laurel Hollow.
La laboratoria kunlaborantaro konsistas el 400 dungitoj kaj notindas ke dum ĝia historio naŭ nobelpremiitoj (Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino) laboris ĉe la CSH ĝis nun.