Labyrinthodontia (el greka, "labirinto-denta") estas formortinta amfibia subklaso, kiu konstituis kelkajn el la dominantaj animaloj de la fina Paleozoiko kaj komenca Mezozoiko (antaŭ ĉirkaŭ 390 al 150 milionoj da jaroj). Tiu grupo evoluis el lobnaĝilaj fiŝoj en la Devonio kaj estas praulo de ĉiuj vivantaj tervivaj vertebruloj. Tiele ĝi konstituas evolucian gradon (nome parafiletika grupo) pli ol natura grupo (klado). La nomo priskribas la bildon interne de la dentino kaj de la emajlo de la dento, kio estas ofte la nura parto de bestoj kiuj fosiliiĝas. Ili estas tre distingitaj pro la tre forta kraniŝirmo (el tio la malnova nomo "Stegocephalia"), kaj la kompleksaj vertebroj, kies strukturo estas utila en malnovaj klasigoj de la grupo.
Ĉar labirintodontoj ne formas monofiletikan grupon, multaj modernaj esploristoj estis abandonintaj la terminon. Tamen, kelkaj plue uzas la grupon en siaj klasigoj, almenaŭ neformale, dum ankoraŭas pli detala studo de ties rilataro.[1]