Lado estas maldika folio, farita kutime de ŝtalo kaj ofte kovrita per zinko aŭ stano kontraŭ rustado.
Laŭ Francisko Azorín lado estas Metalo en folioj; precipe stanita fera folio.[1] Li indikas etimologion el la latina latus (ampleksa, etendita). Kaj li aldonas la esprimojn plumba lado, kupra lado, galvanizita lado, ferlado, onda lado, ladisto kaj ladistejo.[2]
Lado estas ofte uzata por tegmentoj kaj ankaŭ por diversaj ujoj kiel siteloj.
Por kunigo de detaloj faritaj el lado oni kutime faldas iliajn randojn specialmaniere.