Simcoe | ||
---|---|---|
![]() Satelita vido montranta lagon Simcoe
| ||
lago | ||
Insuloj | Georgina Thorah Insulo Strawberry Insulo Snake Insulo Fox | |
Setlejoj | Orillia (Ontario) | |
Areo de la baseno | 2 840 km² | |
Landoj de la baseno | Kanado (Ontario) | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo)44.443888888889-79.355277777778219Koordinatoj: 44° 27′ N, 79° 21′ U (mapo) | |
Supermara alteco | 219 m | |
Surfaca areo | 723 km²[1] | |
Maksimuma longo | 30 km | |
Maksimuma larĝo | 25 km | |
Akva volumeno | 11,6 km³ | |
Maksimuma profundo | 41 m[2] | |
Averaĝa profundo | 15 m | |
Simcoe estas lago en suda Ontario (Kanado), la kvara plej granda lago en la provinco. Ĝi estas parto de la kanalsistemo Trent-Severn. Je la tempo de la alveno de la unuaj eŭropanoj en la 17-a jarcento la lago estis nomita Ouentironk ("Bela Akvo") de la huronaj loĝantoj. Tre baldaŭ poste ĝi estis nomata Lago Toronto, laŭ iroka termino, kiu signifas "pasejo". Francaj komercistoj nomis ĝin Lac aŭ Claies (= lago de korboplektaĵoj) pro la plektaĵaj fiŝkaptiloj (nasoj), kiujn huronoj tie starigis.
En 1793 John Graves Simcoe, brita vicguberniestro de Supra Kanado, donis al ĝi la nomon de sia patro (hazarde ankaŭ lia propra nomo).
La lago estas 30 km longa kaj 25 km larĝa. Ĝia areo estas proksimume 725 km²[3]. Ĝi estas formita simile al pugno kun la montrofingro kaj dikfingro etenditaj. La "dikfingro" estas golfo Kempenfelt okcidente, la pojno estas Lago Couchiching norde kaj la etendita fingro estas golfo Cook sude. Iam oni konsideris Couchiching kiel nuran golfon de Lago Simcoe, sed la ligilo estas tiom malvasta, ke eblas konsideri ĝin aparta lago.