Lago Prespa | ||
---|---|---|
lago [+] | ||
Landoj | Albanio, Grekio, Nord-Makedonio | |
Supermara alteco | 853 m [+] | |
Koordinatoj | 40° 54′ 0″ N, 21° 3′ 0″ O (mapo)40.921.05Koordinatoj: 40° 54′ 0″ N, 21° 3′ 0″ O (mapo) | |
Maksimuma profundo | 54 m | |
Akvokolektejo | 273 km² (27 300 ha) [+] | |
Areo | 273 km² (27 300 ha) [+] | |
Lago Prespa | ||
Vikimedia Komunejo: Lake Prespa [+] | ||
Lago Prespa (albane Liqeni i Prespës; greke Λίμνες Πρέσπες, Limni Préspa; makedone Преспанско Езеро, Prespansko Ezero) estas la nomo de du lagoj situantaj en la teritorio de Albanio, Grekio kaj Nord-Makedonio kaj situantaj en la struktura baseno kreita je la terciaro de la Kenozoiko [1].
Lago Prespa estas unu el nur 17 praaj lagoj sur la tero, kaj estas taksita esti kvin milionoj da jaroj. De la totala surfacareo, 190 km² estas en Makedonio, 84.8 km² en Grekio kaj 38.8 km² en Albanio. Ili estas la plej altaj tektonaj lagoj en Balkano kun alteco de 853 m [2].
La Granda Lago Prespa (greke Μεγάλη Πρέσπα, Megáli Préspa; makedone Преспанското Езеро, Prespanskoto Ezero) estas dividita inter Albanio, Grekio kaj Nord-Makedonio.
La Malgranda Lago Prespa (greke Μικρή Πρέσπα, Limni Mikrá Prespa) situas nur en Grekio (138 km² akvokolektareo; 43.5 km² surfacareo) kaj Albanio (51 km² akvokolektareo; 3.9 km² surfacareo) [3].