Lago de Zwischenahn Zwischenahner Meer | ||
---|---|---|
![]() | ||
lago • dolino | ||
Situo | Malsupra Saksio, Germanio | |
Setlejoj | Bad Zwischenahn kun komunumopartoj Dreibergen kaj Rostrup | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 53° 11′ 52″ N, 8° 1′ 2″ O (mapo)53.1977777777788.01722222222225Koordinatoj: 53° 11′ 52″ N, 8° 1′ 2″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 5 m | |
Surfaca areo | 5,5 km² | |
Maksimuma longo | 2,8 km | |
Maksimuma larĝo | 2 km | |
Maksimuma profundo | 6 m | |
Averaĝa profundo | 3,3 m | |
Borda longo1 | 11 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La lago de Zwischenahn (germane Zwischenahner Meer) troviĝas en la okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi havas surfacon de 5,5 km² kaj averaĝan profundaĵon de 3,3 metro. La maksimuma profundaĵo estas 6 metroj. La lago situas centre de la komunuma teritorio de la urbo Bad Zwischenahn kun ties komunumopartoj Dreibergen kaj Rostrup, en la distrikto Ammerland kaj en la historia regiono Oldenburgio. Temas pri la tria plej granda lago de la nuna federacia lando Malsupra Saksio.
La lago estas populara loko por akvaj sportoj, sed ĝi estas ankaŭ grava vivloko por akvaj birdoj. Ĝi situas en zono aparte frekventita de migrantaj birdoj.