Lambelo en arkitekturo estas orta modluro, kiu enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo, kaj en heraldiko estas figuro, lokita en la supro de la ŝildo, ofte uzata kiel brisuro de la duenaskitaj heredantoj.[1]
Laŭ Francisko Azorín lambelo estas Strio, kiu rektangule enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo. Heraldike, horizontala stri kun pendantaĵoj uzata kiel brisuro.[2] Li indikas etimologion el la latina labellum, el labrum (lipo, bordo, marĝeno).[3] Do ambaŭ apartigitaj signifoj koincidas en ambaŭ fontoj.