Lancelotto Malocello

Lancelotto Malocello
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1270 (1270-01-01)
en Varazze
Morto 1-an de januaro 1336 (1336-01-01) (66-jaraĝa)
en Ĝenovo
Okupo
Okupo esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lanceloto MALOCELLO (en itala Lanzerotto Malocello, Lancelotto aŭ Lanzarote; en latina: Lanzarotus Marocelus; en franca: Lancelot Maloisel) estis naviganto kaj esploristo de la Ĝenova Respubliko de la 14-a jarcento agnoskita kiel eŭropa remalklovrinto mezepoka de la Kanariaj insuloj, kaj kiel la deveno de la nomo de la insulo Lanzarote.

Malocello estis komercisto, kiu apartenis al la ĝenova ŝiparo de Manuel Pessanha je la servo de la Reĝlando Portugalio.[1] Estas multaj duboj pri sia vivo kaj eĉ pri sia morto.[2]

Tamen la ekspedicio de Malocello al Kanarioj ja estas historia fakto, konfirmita per la la havenmapo de 1339 fare de la majorka aŭ ĝenova Angelino Dulcert. En ĝi aperas la insulo Lanzarote nomita Insula de Lanzarotus Marocelus, sub ĝenova flago. Pli moderna esplorado ĉirkaŭkalkulas, ke la ekspedicio okazis ĉirkaŭ la 1330-aj jaroj,[3][4] kaj Rodríguez Wittmann proponis, ke eble la veturo enkadriĝis en la portugalaj klopodoj ekspansii siajn limojn al la oceano.[1] Sed tradicie oni akceptis, ke temas pri ekspedicio en 1312 serĉe al la ĝenovaj fratoj[5] Ugolino kaj Vadino Vivaldi, kiuj en 1291 estis entreprenintaj veturadon ĉirkau Afriko cele al Hindio. Malocello estus restinta en Lanzarote ĉirkaŭ du dek jarojn, konstruinta kastelon en la insulo kiu estus poste profitita komence de la 15-a jarcento de la normanaj konkeristoj Johano de Béthencourt kaj Gadifer de La Salle.[1][6]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rodríguez Wittmann, 2015, p. 249.
  2. Quartapelle, 2017, p. 29.
  3. Pellegrini, 2000, p. 786.
  4. Quartapelle, 2017, p. 37.
  5. José Azuaje-Fidalgo (22a de decembro 2020). «The other “Christopher Columbus”.». Medium. Konsultita la 31an de januaro 2021.
  6. Sosa Suárez kaj Tejera Gaspar, 1998, pp. 410-412.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne