Landarto (el la angla: land art) aŭ naturarto aŭ pejzaĝarto estas aktivado aŭ verko efemera, kreita en natura pejzaĝo per naturaj elementoj: ŝtonoj, sablo, ligno, planteroj, ... Naturarto estas ankaŭ termino uzata por artistoj, ĉefe pentristoj, sed ne nur, kiu dediĉas sin al arto pri naturo: bestoj, pejzaĝoj, ktp. (Vidu pri tio Listo de naturaj artistoj).