Landlimo de Finnlando kaj Svedio

landlimo en Haparanda/Tornio dum la 1960-aj jaroj sen pasporta kontrolo sed kun transŝalto de lenoj
fervoja ponto en Haparanda/Tornio kun kvar reloj pro malkongrueco inter la eŭropa ŝpuro je 1435 mm kaj la finna ŝpuro je 1520 mm

La nuna landlimo inter Finnlando kaj Svedio ekzistas ekde jaro 1809 kiam la Sveda Imperio perdis Finnlandon al la Rusia Imperio.[1] Ĝi estas limo inter du ŝtatoj, limo inter du horzonoj (Svedio havas okcidenteŭropan sed Finnlando orienteŭropan tempon), limo inter du fervojŝpuroj, kaj antaŭ jaro 1967 ĝi estis limo inter maldekstraflanka kaj dekstraflanka vojtrafiko.

Norde ĝi komencas ĉe "Treriksröset" limŝtono de tri ŝtatoj Finnlando, Norvegio kaj Svedio kaj iras plejparte tra akvejoj, nome lago Kilpisjärvi, riveretoj Kuohkimajärvi, Kuohkimajoki, Kilpisjärvi, sekve riveroj Könkämäeno, Muonionjoki, kaj fine Tornionjoki/Torneälven atingante Botnian golfon post ĉirkaŭ 555 kilometroj, inter urboj Haparanda (okcidenta sveda flanko) kaj Tornio (orienta finnlanda flanko). Ĝi daŭrigas suden plejparte tra maro, sed malgrandparte ankaŭ surlande tra kelkaj etaj insuloj. Totale nur kelkaj kilometroj troviĝas surlande. Oni povas per pontoj vere facile iri trans la limon, kutime oni ne devas eĉ halti.

  1. pripaca traktato pri transdono de Finnlando de la Sveda al la Rusia Imperio, originalo en la franca, tiutempa internacia diplomatia lingvo, kun tradukoj ankaŭ en la sveda, finna kaj rusa

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne