Landoj de l' Fantazio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Teodor Jung | |
Eldonjaro | 1927 | |
Urbo | Horrem (Kolonjo) | |
Eldoninto | Heroldo de Esperanto | |
Paĝoj | 323 | |
Landoj de l' Fantazio [1] [2] estas romano, originale Esperantlingve verkita de Teodor Jung. La 323-paĝa libro aperis en la jaro 1927 ĉe Heroldo de Esperanto en Horrem apud Kolonjo.
Dua eldono aperis en 2018, eldonita de Ars Libri el Lublino, Bjalistoka Esperanto-Societo, Dokumenta Esperanto-Centro kaj Libro-Mondo[3].
Du usonaj aviadistoj entreprenas flugon al nekonataj landoj. Post flugado super dezertoj ili fine alvenas en nekonatan landon Raspaza, ĝis tiam izolita de la cetera mondo. Okazas diversaj mirakloj antaŭ la okuloj de reĝo kaj popolo, kiuj ne konis modernajn inventojn. Post riparigo de la aeroplano, la reĝa filo, la fianĉo de la reĝa filino kaj piloto ekflugas al Eŭropo, kun promeso reveni post ses monatoj. Tiam komenciĝas la aventuroj kaj la malfacila vivo de ambaŭ junuloj. Post sesmonata vivo en partoj de Eŭropo kaj Ameriko, la junuluoj sukcesas reveni.