Laneca ipomeo, Argyreia nervosa estas plurjara grimpplanto apartenanta al la hinda subkontinento kaj enkondukita en multaj lokoj tutmonde, inkluzive en Havajo, Afriko kaj Karibio. Kvankam ĝi povas esti entruda, ĝi ofte estas aprezita pro sia estetika kaj kuraca valoro.[1] Ĝiaj semoj estas konataj pro sia potenca enteogena valoro, pli granda aŭ simila al tiuj de varioj el la familio de Konvolvulacoj, kies uzantoj raportas signifajn psikedelajn kaj spiritajn spertojn. [2] [3]La du botanikaj specoj estas A. n. var. nervosa priskribita ĉi tie, kaj A. n. var. speciosa, kiuj estas uzataj en ajurveda medicino pro siaj kuraca valoro.[1]
Argyreia nervosa semoj enhavas diversajn ergolinajn alkaloidojn kiel ekzemple ergino.[4] Studo raportis, ke stereoisomeroj de ergino troviĝas en la semoj kun koncentriĝo de 0,325% de seka pezo.[5] Pli freŝa studo raportis ĉeeston de ergometrino, lisergolo, lizergata acido kaj aliaj alkaloidoj, kiuj kontribuas al ĝiaj farmakologiaj efikoj.
- ↑ 1,0 1,1 Medicinal uses and biological activities of Argyreia speciosa Sweet (Hawaiian Baby Woodrose) — An Overview". Indian Journal of Natural Products and Resources: 286–291
- ↑ E. Al-Assmar, Sami (1999). "The Seeds of the Hawaiian Baby Woodrose Are a Powerful Hallucinogen". Arch Intern Med. 159 (17): 2090. doi:10.1001/archinte.159.17.2090. PMID 10510998
- ↑ Paulke, Alexander; et al. (2015). "Studies on the alkaloid composition of the Hawaiian Baby Woodrose Argyreia nervosa, a common legal high". Forensic Science International. 249: 281–293. doi:10.1016/j.forsciint.2015.02.011. PMID 25747328
- ↑ ; Halpern, J.H. (2004). "Hallucinogens and dissociative agents naturally growing in the United States". Pharmacology & Therapeutics. 102 (2)
- 131–138. doi:10.1016/j.pharmthera.2004.03.003. PMID 15163594
- ↑ ; Chao JM, Der Marderosian AH (1973). "Ergoline alkaloidal constituents of Hawaiian baby wood rose, Argyreia nervosa (Burmf) Bojer". J. Pharm. Sci. 62 (4)
- 588–91. doi:10.1002/jps.2600620409. PMID 4698977