![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Pacifika mevo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Larus estas granda genro de mevoj kun tutmonda distribuado (pro multo la plej granda specidiverseco estas en la Norda Hemisfero).
Multaj el ties specioj estas abundaj kaj bone konataj birdoj en siaj teritorioj. Ĝis ĉirkaŭ 2005–2007, plimultaj mevoj estis metitaj en tiun genron, sed tiu aranĝo estas nuntempe konata kiel polifiletika, kio kondukis al la restarigo de la genroj Chroicocephalus, Ichthyaetus, Hydrocoloeus, kaj Leucophaeus por multaj aliaj specioj iam inkluditaj en Larus.
Ili estas ĝenerale mezgrandaj birdoj, tipe palgrizaj ĝis nigraj supre kaj blankaj sube kaj en la kapo, ofte kun nigraj markoj kun blankaj punktoj ("speguloj") ĉe siaj flugilpintoj kaj ĉe kelkaj specioj ankaŭ iom da nigra koloro en la vosto. Ili havas fortikajn, longformajn bekojn kaj retformajn piedojn; vintre, la kapo ofte estas strieca aŭ makulece malhelgriza. La junaj birdoj estas brunaj, kaj bezonas tri ĝis kvin jarojn por atingi plenkreskan plumaron, kun subplenkreskaj plumaroj mezaj inter junuloj kaj plenkreskuloj.[1]
La taksonomio de la specikomplekso de la grandaj mevoj Arĝentmevo kaj Malhela mevo estas komplika, kaj diversaj fakuloj rekonis el du specioj iam, pliiĝante ĝis ok specioj pli ĵuse.