Lasvegaso | ||
angle Las Vegas, hispane Las Vegas | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Las Vegas | ||
Kromnomoj: "The Entertainment Capital of the World" La distra ĉefurbo de la mondo "Sin City" Urbo de peko "Capital of Second Chances" Ĉefurbo de duaj ŝancoj "The Marriage Capital of the World" La geedzeca ĉefurbo de la mondo | ||
Ŝtato | Usono | |
---|---|---|
Federacia ŝtato | Nevado | |
Distrikto | Distrikto Clark | |
Komunumoj | 7
| |
Historia regiono | Mormonoj | |
Montaro | Montaro Spring | |
Vojo | Mormona Vojo | |
Konstruaĵo | Akvobaraĵo Hoover | |
Situo | Lasvegaso | |
- alteco | 610 m s. m. | |
- koordinatoj | 36° 10′ 30″ N 115° 08′ 11″ U / 36.17500 °N, 115.13639 °U (mapo) | |
Areo | 340,0 km² (34 000 ha) | |
- de akvo | 0,16 km² (16 ha) | |
Loĝantaro | 583 756 (2010) | |
- de aglomeraĵo | 1 314 356 | |
- metropola regiono | 1 951 269 | |
Denseco | 1 716,93 loĝ./km² | |
- de aglomeraĵo | 1 314 356 loĝ./km² | |
- metropola regiono | 1 951 269 loĝ./km² | |
Dezerto | Mojave-dezerto | |
Estiĝo | 15-a de majo 1905 | |
Urbestro | Oscar B. Goodman | |
Horzono | PT (UTC-8) | |
- somera tempo | PST (UTC-7) | |
Poŝtkodo | ||
Telefona antaŭkodo | 702 | |
Situo de urbo en Usono
| ||
Situo enkadre de okcidento de Usono
| ||
mapo de la urbocentro
| ||
Vikimedia Komunejo: Las Vegas | ||
Retpaĝo: www.lasvegasnevada.gov | ||
Lasvegaso (angle kaj origine hispane Las Vegas) estas metropolo en usona ŝtato Nevado, kaj internacie konata destino por ferioj, butikumado, distrado kaj vetado. Ĝi fondiĝis en 1905 kaj fariĝis oficiale urbo en 1911. Ĝi estas la plej granda usona urbo fondita en la 20a jarcento.
La nomo Las Vegas estas ofte uzata por la urbo mem kaj la ĉirkaŭaĵo, speciale la 7,2 kilometra segmento de Las Vegas Boulevard, kiu situas plejparte ekster la limoj de la urbo en nekorporacia urbo nomata Paradise, nome Las Vegas Strip.
Kiel la centro por vetado en la en Usono, Lasvegaso portas la kromnomon "Monda Ĉefurbo de Distrado," kaj inter multaj aliaj, ĝi nomiĝas "Urbo de Pekoj" kaj "Urbo de Malvirto" pro la populareco de permesata vetado, havebleco de alkoholaĵoj iam ajn, kaj distroj erotikaj. Ĉi tia imago de la urbo popularigis ĝin kiel loko por filmoj kaj televidprogramoj.