![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Lathyrus vernus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Latiro (Lathyrus) estas genro el fabacoj de unu- kaj plurjaraj herboj kun pintaj folioj, kies ĉefa ripo ĉe la volvaj specioj finiĝas per ĉiro, ĉe la aliaj specioj per mola pikilo kaj kun floroj ofte en grapoloj. Tiu genro entenas proksimume 160 speciojn, precipe en la mezvarmaj regionoj. Kelkaj el ili estas kultivataj kiel furaĝoplantoj, pluraj ĝardene kaj unu specio, la aroma latiro (L. odoratus), en siaj multaj kulturvarioj, ankaŭ subvitre.
La semoj de unu specio de latiro povas kaŭzi toksan paralizon nomatan latirismo.