Laurence John FISHBURNE III naskiĝis la 30-an de julio 1961 en Augusta, Georgio estas usona aktoro, televid- kaj kinproduktoro, verkisto kaj reĝisoro. Konata pro sia rolo Morpheus en la trilogio The Matrix. Pro sia rolo kiel Ike Turner en What's Love Got to Do With It li estis nomumita al la Oskar-premio por la plej bona aktoro. Li gajnis Tony premion pro sia laboro en Two Trains Running (1992) kaj Premio Emmy pro sia laboro en la dramserio TriBeCa (1993).[1]
Fishburne estis membro de la aktoraro de la CBS krimdramo CSI: Crime Scene Investigation kiel Dr. Raymond Langston kaj de 2013 al 2015 rolis kiel speciala agento Jack Crawford en la NBC serio Hannibal.